2008-02-29

Kopii .nrg imagon per K3B

La problemo: bruligi .nrg imagon per K3B. La solvo:

  1. Instalu la pakaĵon nrg2iso per Adept, Synapticaptitude
  2. Konvertu la imagon tiel
    cgware@gris:~$ nrg2iso imago.nrg imago.iso
  3. Bruligi la novan imagon .iso per K3B

2008-01-03

Tajpi ĉine (pinjino) per biblioteko m17n

Ĉi tie mi klarigas kiel agordi kaj uzi ĉinajn pinjinajn enigmetodojn de la biblioteko m17n en SCIM/SKIM. Unue la sekvantaj devas esti instalita en via komputilo

  1. La enigilo SCIM aŭ SKIM (instali SKIM-on en Kubuntu)

  2. La biblioteko m17n (instali m17n en Kubuntu)

Laŭ via bezono, faru tiel

  1. Se vi volas tajpi tradician, selektu la enigmetodon zh-tonepy-b5 ene SCIM/SKIM kaj enigu pinjinon kune kun tononombro, ekz

    zhong1guo2 -> 中國
  2. Se vi volas tajpi simpligitan, selektu la enigmetodon zh-tonepy-gb ene SCIM/SKIM kaj enigu pinjinon kune kun tononombro, ekz

    zhong1guo2 -> 中国
  3. Se vi volas tajpi pinjinan, selektu la enigmetodon zh-pinyin ene SCIM/SKIM kaj enigu pinjinon kune kun tononombro, ekz

    zhong1guo2 -> zhōngguó

2008-01-02

Esperanta klavaro per latn-pre enigmetodo de biblioteko m17n

Ĉi tie mi klarigas kiel agordi kaj uzi esperantan klavaron por Linukso, per enigmetodo latn-pre (latin prefix) de la biblioteko m17n en SCIM/SKIM. Unue la sekvantaj devas esti instalita en via komputilo

  1. La enigilo SCIM aŭ SKIM (instali SKIM-on en Kubuntu)

  2. La biblioteko m17n (instali m17n en Kubuntu)

Nun, en SCIM/SKIM, elektu la enigmetodon latn-pre kaj tajpu esperantajn supersignojn

^c -> ĉ
^g -> ĝ
^h -> ĥ
^j -> ĵ
^s -> ŝ
~u -> ŭ

Se vi volas scii la ceterajn prefiksojn, bonvolu vidu tabelon je la dosiero /usr/share/m17n/latn-pre.min.

Esperanta klavaro por Linukso

Cxi tie mi klarigas kiel agordi esperantan klavaron por Linukso, per enigmetodo de la biblioteko m17n en SCIM/SKIM. Unue la sekvantaj devas esti instalita en via komputilo

  1. La enigilo SCIM aŭ SKIM (instali SKIM-on en Kubuntu)

  2. La biblioteko m17n (instali m17n en Kubuntu)

Nun elsxutu la dosieron eo-xsistemo.mim kaj poste enmetu gxin en la dosierujo kie m17n-db estas instalita (kutime /usr/share/m17n aux /usr/local/share/m17n).

Nun vidu la dosieron mdb.dir, ene la sama antauxa dosierujo, kaj sercxu la linion

...
(input-method * "*.mim")
...
  1. Se gxi aperas, restartigu SCIM/SKIM-on aux restartigu X-on aux simple restartigu vian komputilon.

  2. Se gxi ne aperas, sercxu ion kiel

    ...
    (input-method vi telenx "vi-telex.mim")
    (input-method vi viqr "vi-viqr.mim")
    (input-method zh py "zh-py.mim")
    (input-method t latin-post "latin-post.mim")
    (input-method t unicode "unicode.mim")
    ...
    

    poste enmetu la linion por agordi la esperantan enigmetodon

    ...
    (input-method vi telenx "vi-telex.mim")
    (input-method vi viqr "vi-viqr.mim")
    (input-method zh py "zh-py.mim")
    (input-method t latin-post "latin-post.mim")
    (input-method t unicode "unicode.mim")
    (input-method eo xsistemo "eo-xsistemo.mim")
    ...
    

    Nun restartigu SCIM/SKIM-on aux restartigu X-on aux simple restartigu vian komputilon.

Fine, en SCIM/SKIM, elektu la enigmetodon eo-xsistemo kaj tajpu esperantajn supersignojn per kutima x-sistemo

cx -> ĉ
gx -> ĝ
hx -> ĥ
jx -> ĵ
sx -> ŝ
ux -> ŭ

2007-12-30

Pri enigmetodoj

Enigmetodo, pli konata kiel Input Method, Input Method Editor aux simple IME (cxiuj en la angla), permesas al ni tajpi je diversaj skribsistemoj, ekz cxine, koree, taje, japane, ruse, greke, ktp.

Fakte ekzistas etan diferencon inter Input Method kaj Input Method Editor. Esperante la diferenco estas klara: Enigmetodo=Input Method kaj Enigilo,Enigprogramo=Input Method Editor, tiel estas, enigilo estas programo kiu povas havi unu aux pli enigmetodojn. Ekzemple per la enigilo SCIM oni povas uzi enigmetodon por tajpi taje aux enigmetodon por tajpi cxine, ktp.

Jen ligilo pri klarigo pri enigmetodoj.

Krei enigmetodon per biblioteko m17n

Unue vi devas instali la pakajxon scim-m17n per Synaptic, Adept aux aptitude, poste legu

How to create a new IME on Linux in about 15 minutes with SCIM and m17n

Baza klarigo kaj ekzemplo por krei enigmetodon per biblioteko m17n por SCIM/SKIM

Tutorial for writing the m17n database

Meza klarigo kaj ekzemplaro por krei enigmetodon per biblioteko m17n por SCIM/SKIM

2007-10-22

Mi ne povas vidi videojn nek auxskulti mp3-ojn

Se vi ne povas vidi videojn nek aŭskulti mp3-ojn en xubuntuo pro manko de "codec", do probu instali la pakajxon xubuntu-restricted-extras.