Cxi tie mi klarigas kiel agordi esperantan klavaron por Linukso, per enigmetodo de la biblioteko m17n en SCIM/SKIM. Unue la sekvantaj devas esti instalita en via komputilo
La enigilo SCIM aŭ SKIM (instali SKIM-on en Kubuntu)
La biblioteko m17n (instali m17n en Kubuntu)
Nun elsxutu la dosieron eo-xsistemo.mim kaj poste enmetu gxin en la dosierujo kie m17n-db estas instalita (kutime /usr/share/m17n aux /usr/local/share/m17n).
Nun vidu la dosieron mdb.dir, ene la sama antauxa dosierujo, kaj sercxu la linion
... (input-method * "*.mim") ...
Se gxi aperas, restartigu SCIM/SKIM-on aux restartigu X-on aux simple restartigu vian komputilon.
Se gxi ne aperas, sercxu ion kiel
... (input-method vi telenx "vi-telex.mim") (input-method vi viqr "vi-viqr.mim") (input-method zh py "zh-py.mim") (input-method t latin-post "latin-post.mim") (input-method t unicode "unicode.mim") ...
poste enmetu la linion por agordi la esperantan enigmetodon
... (input-method vi telenx "vi-telex.mim") (input-method vi viqr "vi-viqr.mim") (input-method zh py "zh-py.mim") (input-method t latin-post "latin-post.mim") (input-method t unicode "unicode.mim") (input-method eo xsistemo "eo-xsistemo.mim") ...
Nun restartigu SCIM/SKIM-on aux restartigu X-on aux simple restartigu vian komputilon.
Fine, en SCIM/SKIM, elektu la enigmetodon eo-xsistemo kaj tajpu esperantajn supersignojn per kutima x-sistemo
cx -> ĉ gx -> ĝ hx -> ĥ jx -> ĵ sx -> ŝ ux -> ŭ
No hay comentarios:
Publicar un comentario