Probu la ubuntuajn pakaĵojn ttf-arphic-ukai kaj ttf-arphic-uming. Ili instalas altkvalitajn ĉinajn tiparojn.
2008-07-03
2008-05-09
Agordi VoIPDiscount-on en Twinkle
Unue instalu la pakaĵon twinkle per Aptitude aŭ Synaptic. Poste, kiam vi lanĉos la programon, mesaĝo tuj aperos dironte ke vi necesas profilon, tiam agordu tiel:
- klaku sur profile editor
- skribu la nomon de via profilo
- en la sekcio User agordu
User name* : cristian Domain* : sip.voipdiscount.com Realm : sip.voipdiscount.com Authentication name: cristian Password : ****************
kie cristian estas mia uzantonomo en VoIPDiscount kaj sip.voipdiscount.com estas la servilonomo de VoIPDiscount - en la sekcio SIP server agordu
Registrar : sip.voipdiscount.com
- en la sekcio NAT selektu Use STUN kaj agordu
STUN server : stun.voipdiscount.com
- en la sekcio General elektu vian preferatan retinterfacon
Default network interface: eth1
Finfine por provi vian agordaron, vi povas uzi la sekvantan echo-test service de gizmo echo@proxy01.sipphone.com. Kaj se vi volas telefoni el via komputilo al normalan telefonon simple skribu du nulojn antaŭ la telefonnombro en internacia formato, ekzemple: 005632xxxxxx aŭ 005632xxxxxx@sip.voipdiscount.com, kie 56 estas la telefonnombro de Ĉilio, 32 estas la telefonnombro de mia urbo kaj xxxxxx estas la telefonnombro.
VoIP
Voĉo trans IP aŭ simple VoIP estas malmultekosta maniero por telefoni, pere de la interreto. Mi elektis ĉi tiun sistemo precipe ĉar mi ofte telefonas eksterlande, kaj se mi telefonus per kutima telefonsistemo mi estus tre malriĉa, fakte bankrote :P.
Per VoIP ekzistas kvar manierojn telefoni
- komputilo -> komputilo (ĉiam senpage)
- komputilo -> telefono (malmultekosta)
- telefono -> komputilo (ricevi telefonvokon)
- telefono -> telefono (trans interreto)
- A quick guide to VoIP under linux (spegulo)
- Klarigo pri VoIP sur linukso kaj agordado de molatelefono, ekzemple: kphone, linphone kaj ekiga
- Registri en VoIP-servo
- Elŝuti molatelefono
Ekzistas divesaj VoIP-servoj, do vi devas legi iom antaŭ bone decidi
- List of commercial voice over IP network providers
- Listo da VoIP-servoj
- Betamax
- Listo da VoIP-servoj de la firmo Betamax kaj preza komparado
Ankaŭ vi bezonas molatelefonon, jen listo de la plej konataj
2008-02-29
Kopii .nrg imagon per K3B
La problemo: bruligi .nrg imagon per K3B. La solvo:
- Instalu la pakaĵon nrg2iso per Adept, Synaptic aŭ aptitude
- Konvertu la imagon tiel
cgware@gris:~$ nrg2iso imago.nrg imago.iso
- Bruligi la novan imagon .iso per K3B
2008-01-03
Tajpi ĉine (pinjino) per biblioteko m17n
Ĉi tie mi klarigas kiel agordi kaj uzi ĉinajn pinjinajn enigmetodojn de la biblioteko m17n en SCIM/SKIM. Unue la sekvantaj devas esti instalita en via komputilo
La enigilo SCIM aŭ SKIM (instali SKIM-on en Kubuntu)
La biblioteko m17n (instali m17n en Kubuntu)
Laŭ via bezono, faru tiel
Se vi volas tajpi tradician, selektu la enigmetodon zh-tonepy-b5 ene SCIM/SKIM kaj enigu pinjinon kune kun tononombro, ekz
zhong1guo2 -> 中國
Se vi volas tajpi simpligitan, selektu la enigmetodon zh-tonepy-gb ene SCIM/SKIM kaj enigu pinjinon kune kun tononombro, ekz
zhong1guo2 -> 中国
Se vi volas tajpi pinjinan, selektu la enigmetodon zh-pinyin ene SCIM/SKIM kaj enigu pinjinon kune kun tononombro, ekz
zhong1guo2 -> zhōngguó
2008-01-02
Esperanta klavaro per latn-pre enigmetodo de biblioteko m17n
Ĉi tie mi klarigas kiel agordi kaj uzi esperantan klavaron por Linukso, per enigmetodo latn-pre (latin prefix) de la biblioteko m17n en SCIM/SKIM. Unue la sekvantaj devas esti instalita en via komputilo
La enigilo SCIM aŭ SKIM (instali SKIM-on en Kubuntu)
La biblioteko m17n (instali m17n en Kubuntu)
Nun, en SCIM/SKIM, elektu la enigmetodon latn-pre kaj tajpu esperantajn supersignojn
^c -> ĉ ^g -> ĝ ^h -> ĥ ^j -> ĵ ^s -> ŝ ~u -> ŭ
Se vi volas scii la ceterajn prefiksojn, bonvolu vidu tabelon je la dosiero /usr/share/m17n/latn-pre.min.
Esperanta klavaro por Linukso
Cxi tie mi klarigas kiel agordi esperantan klavaron por Linukso, per enigmetodo de la biblioteko m17n en SCIM/SKIM. Unue la sekvantaj devas esti instalita en via komputilo
La enigilo SCIM aŭ SKIM (instali SKIM-on en Kubuntu)
La biblioteko m17n (instali m17n en Kubuntu)
Nun elsxutu la dosieron eo-xsistemo.mim kaj poste enmetu gxin en la dosierujo kie m17n-db estas instalita (kutime /usr/share/m17n aux /usr/local/share/m17n).
Nun vidu la dosieron mdb.dir, ene la sama antauxa dosierujo, kaj sercxu la linion
... (input-method * "*.mim") ...
Se gxi aperas, restartigu SCIM/SKIM-on aux restartigu X-on aux simple restartigu vian komputilon.
Se gxi ne aperas, sercxu ion kiel
... (input-method vi telenx "vi-telex.mim") (input-method vi viqr "vi-viqr.mim") (input-method zh py "zh-py.mim") (input-method t latin-post "latin-post.mim") (input-method t unicode "unicode.mim") ...
poste enmetu la linion por agordi la esperantan enigmetodon
... (input-method vi telenx "vi-telex.mim") (input-method vi viqr "vi-viqr.mim") (input-method zh py "zh-py.mim") (input-method t latin-post "latin-post.mim") (input-method t unicode "unicode.mim") (input-method eo xsistemo "eo-xsistemo.mim") ...
Nun restartigu SCIM/SKIM-on aux restartigu X-on aux simple restartigu vian komputilon.
Fine, en SCIM/SKIM, elektu la enigmetodon eo-xsistemo kaj tajpu esperantajn supersignojn per kutima x-sistemo
cx -> ĉ gx -> ĝ hx -> ĥ jx -> ĵ sx -> ŝ ux -> ŭ