Celo
Instali la imitilo x48 por HP48GX sur Kubuntu
Bezonaĵoj
Ĉiuj versioj
- la pakaĵo x48_x.x.x_xxxx.deb
- la ROM de la kalkulilo HP48GX
Kubuntu 12.04
- la pakaĵo xfonts-100dpi-transcoded aŭ xfonts-75dpi-transcoded
Kubuntu 11.10
- la pakaĵo xfonts-100dpi aŭ xfonts-75dpi
Ordonoj
Kubuntu 12.04
Instalu la pakaĵon xfonts-100dpi-transcoded aŭ xfonts-75dpi-transcoded.
Kubuntu 11.10
Instalu la pakaĵon xfonts-100dpi aŭ xfonts-75dpi.
Ĉiuj versioj
Instalu la pakaĵon x48_x.x.x_xxxx.deb.
Nun, por instali la ROM-on, eniru la dosierujon kiu enhavas la ROM-on kaj tajpu
$ x48 -initialize -rom gxrom-r
ĉi tiu instalas la ROM-on en ~/.hp48/rom kaj malfermas la imitilon x48.