Celo
Transdono de datumoj inter komputilo kaj kalkulilo HP48GX per kermit.
Bezonaĵoj
- la pakaĵon ckermit
Ordonaro
Konektu la HP48-n al la komputilo. Vidu dmesg por scii la komunikhavenon (/dev/ttyUSB0 estos uzata kiel ekzemplo).
Eniru la programon kermit.
$ kermit
Poste tajpu la sekvantajn komandojn por agordi la Kermit-n (agordebla ankaŭ ĉe ~/.kermrc):
set modem type none set line /dev/ttyUSB0 set speed 9600 set carrier-watch off set flow-control none set parity none set block-check 3 set control-character prefixed all set file type binary
Por el/alŝuti dosierojn:
send dosiernomo ; sendi dosiero(j)n al la HP48 get dosiernomo ; ricevi dosiero(j)n el la HP48