Unue instalu la pakaĵon twinkle per Aptitude aŭ Synaptic. Poste, kiam vi lanĉos la programon, mesaĝo tuj aperos dironte ke vi necesas profilon, tiam agordu tiel:
- klaku sur profile editor
- skribu la nomon de via profilo
- en la sekcio User agordu
User name* : cristian Domain* : sip.voipdiscount.com Realm : sip.voipdiscount.com Authentication name: cristian Password : ****************
kie cristian estas mia uzantonomo en VoIPDiscount kaj sip.voipdiscount.com estas la servilonomo de VoIPDiscount - en la sekcio SIP server agordu
Registrar : sip.voipdiscount.com
- en la sekcio NAT selektu Use STUN kaj agordu
STUN server : stun.voipdiscount.com
- en la sekcio General elektu vian preferatan retinterfacon
Default network interface: eth1
Finfine por provi vian agordaron, vi povas uzi la sekvantan echo-test service de gizmo echo@proxy01.sipphone.com. Kaj se vi volas telefoni el via komputilo al normalan telefonon simple skribu du nulojn antaŭ la telefonnombro en internacia formato, ekzemple: 005632xxxxxx aŭ 005632xxxxxx@sip.voipdiscount.com, kie 56 estas la telefonnombro de Ĉilio, 32 estas la telefonnombro de mia urbo kaj xxxxxx estas la telefonnombro.