2008-05-09

Agordi VoIPDiscount-on en Twinkle

Unue instalu la pakaĵon twinkle per AptitudeSynaptic. Poste, kiam vi lanĉos la programon, mesaĝo tuj aperos dironte ke vi necesas profilon, tiam agordu tiel:

  1. klaku sur profile editor
  2. skribu la nomon de via profilo
  3. en la sekcio User agordu
    User name*         : cristian
    Domain*            : sip.voipdiscount.com
    Realm              : sip.voipdiscount.com
    Authentication name: cristian
    Password           : ****************
    
    kie cristian estas mia uzantonomo en VoIPDiscount kaj sip.voipdiscount.com estas la servilonomo de VoIPDiscount
  4. en la sekcio SIP server agordu
    Registrar          : sip.voipdiscount.com
  5. en la sekcio NAT selektu Use STUN kaj agordu
    STUN server        : stun.voipdiscount.com
poste klaku sur Ok. Nun vi devas agordi vian sistemon tiel kiel
  1. en la sekcio General elektu vian preferatan retinterfacon
  2. Default network interface: eth1

Finfine por provi vian agordaron, vi povas uzi la sekvantan echo-test service de gizmo echo@proxy01.sipphone.com. Kaj se vi volas telefoni el via komputilo al normalan telefonon simple skribu du nulojn antaŭ la telefonnombro en internacia formato, ekzemple: 005632xxxxxx005632xxxxxx@sip.voipdiscount.com, kie 56 estas la telefonnombro de Ĉilio, 32 estas la telefonnombro de mia urbo kaj xxxxxx estas la telefonnombro.

VoIP

Voĉo trans IP aŭ simple VoIP estas malmultekosta maniero por telefoni, pere de la interreto. Mi elektis ĉi tiun sistemo precipe ĉar mi ofte telefonas eksterlande, kaj se mi telefonus per kutima telefonsistemo mi estus tre malriĉa, fakte bankrote :P.

Per VoIP ekzistas kvar manierojn telefoni

  • komputilo -> komputilo (ĉiam senpage)
  • komputilo -> telefono (malmultekosta)
  • telefono -> komputilo (ricevi telefonvokon)
  • telefono -> telefono (trans interreto)
se vi bezonas pli informo pri la funkciado de VoIP, bonvolu legu
A quick guide to VoIP under linux (spegulo)
Klarigo pri VoIP sur linukso kaj agordado de molatelefono, ekzemple: kphone, linphone kaj ekiga
por uzi unu el la antaŭajn manierojn telefoni, vi devas agi tiel
  1. Registri en VoIP-servo
  2. Elŝuti molatelefono

Ekzistas divesaj VoIP-servoj, do vi devas legi iom antaŭ bone decidi

List of commercial voice over IP network providers
Listo da VoIP-servoj
Betamax
Listo da VoIP-servoj de la firmo Betamax kaj preza komparado

Ankaŭ vi bezonas molatelefonon, jen listo de la plej konataj