2009-08-19

Twinkle malantaŭ spegulsama NAT

Se vi havas la laŭvican mesaĝon

You are behind a symmetric NAT.
STUN will not work.
Configure a public IP address in the user profile and create the following static bindings (UDP) in your NAT. 

public IP: 5060 (SIP signalling)
public IP: 8000:8005 (RTP/RTCP)

tiam kiam vi agordas Twinkleon laŭ Agordu VoIPDiscount-on en Twinkle, tio signifas ke vi estas malantaŭ spegulsama (aŭ simetria) NAT kaj Twinkleo certe ne konektiĝos.

La solvo. Simple ŝanĝu la agordon en la sekcio NAT kaj anstataŭ selekti Use STUN, selektu nun NAT traversal not needed. Tio funkcius pro du eblaj kaŭzoj

  1. Se la SIP-servo subtenas Hosted NAT traversal
  2. Se la NAT havas ALG-on (Application Layer Gateway)

Noto. Mi ankaŭ ne scias kiel certigi ambaŭ kaŭzojn, nur pere de provado en Twinkleo. Fonto: tech.groups.yahoo.com.